Ĉapitro ses
Ami kaj Najlkapo vekigis samtempe. " Kio ĵus okazis?
- Ĵus? Pardonu Ami, sed pli da tri horoj pasis. Ni certe svenis.
- Vere? Mi ne sentis ion. Oh Dio!
- Ĉu vi ne diris al mi ke vi estis sendia? Oh fek!
- Kion ni faris? Ni buĉis homon!
- Mi… preskaŭ ne memoras… li… ĉu li meritis tion?
- Mi memoras bone. Li estis cia drogvendisto, ni venis ĉar li estis nazio.
- Ne estas!
- Ci diris tion al mi!
- Mi ne memoras. Mi ne ŝatis lin, eble mi volis ke vi helpu mortigi lin.
- Fek! Ni mortigis senkulpulon! Tiu malbenita karto!
- Karton?
- Ĉu ci ne rimarkis? La demona tarokkarto kiu faris nin liberaj. Ve, ni ne estis liberaj, ni obeis niajn dezirojn kaj nian malamon. Ni faris kion demono deziris!
- Kion fari nun?
- Foriru ni, krom se ci volas esti trovita kun kadavro. "
Kelkfoje, Minako vidis aviadilojn flugi superege, sed estis la unua fojo ke ŝi eniris iun. Sinjorino Osakao gvidis ŝin, ĉar ŝi ne lerte marŝis kun siaj vundoj, kaj ŝi ne sciis la vojon iel ajn. Ŝi timis kiam la aviadilo ekmovis, sed baldaŭ trankviliĝis kaj rigardis la maron malsuper ŝi. Tiom granda akva etendaĵo estis mirinda, ŝi eĉ forgesis doloron. Sed baldaŭ ŝi komprenis ion: Neniam ŝi povos reiri hejmen, malantaŭ tiom da akvo! Osakao estis bona virino, sed ŝi neniam trovos siajn amikojn kaj familion. Sed tie estis tro alta, ŝi ne povis forkuri. Kiam ŝi malsupreniris la ŝtuparon el la aviadilo, ŝi laŭte ploris kaj tremegis. Sinjorino Osakao provis ĝojigi ŝin, sed ŝi parolis sian lingvon, kiun ŝi eble neniam komprenos.
Almenaŭ, se ŝi bone komprenis, ŝi havos domon. La virino montris al ŝi malplenan ĉambron kun nur eta lito kaj du seĝoj, kaj signeksplikis ke ŝi foriris, sed revenos poste. Minako ne aŭdacis esplori la domon dum Osakao estis for, do ŝi kuŝis sur lito kaj dormetis ĝis ŝi revenis.
Kiam Osakao alvenis, ŝi portis du pezŝajnajn sakegojn, kiujn ŝi allasis planken, kaj vekigus Minakon se ŝi ne jam vekus. Ensake, troviĝis multaj vestoj kiujn sinjorino Osakao prenis kaj unu post la alia metis antaŭ Minako, kiel por vidi se ĝi belas sur ŝi, kaj formetis ili por preni aliajn vestojn kaj tiel plu. Ŝi komprenis ke ŝi volis ke ŝi elektis kiujn taŭgos al ŝi plibone. Kiam ŝi ekprovis surmeti iun veston, Osakao maleniris la ĉambron kaj fermis la pordon. Kvankam Minako antaŭe surmetis kelkajn blankulajn vestojn, kiel veŝto kaj jupo, tiuj estis pli kompleksaj kaj ŝi bezonis multan tempon, tiom multan ke sinjorino Osakao revenis antaŭ ŝi plenigis la taskon.
Ŝi gvidis ŝin en alia ĉambro, kiu ne enhavis litojn sed tablon kaj seĝojn, kaj sur tablo, du pladojn kun delicege odoranta nutraĵo. Ŝi manĝis nenio de sia eliro de la sorĉistejo kaj ege malsatis, do ŝi ne longe atendis ian permeson kaj ĝue ekmanĝis la nekonatajn viandon kaj grenojn. Ŝi plu mallerte uzis forkon, devi nur uzi sian maldekstran manon ne helpis, kaj Osakao eĉ uzis bastonetojn anstataŭ, sed ŝi pli malfrue zorgos, pli gravis satmanĝi!
Poste sinjorino Osakao montris al ŝi la tutan domon, kiu havis kvar ĉambrojn, en unu estis necesejo, kiun ŝi ankaŭ baldaŭ bezonos, kaj fenestroj montris ke ĝi estis tre alta super urbego. En la kvara ĉambro, kie estis alia lito, certe tiun de Osakao, ankaŭ estis balkono, kien ŝi timetis iri sed reiros poste, pro scivolo.
La ĉielo post iom da tempo malheliĝis, kaj ŝi kuŝiĝis, sed poste du-tri horoj brueto vekigis ŝin. La malfermeta pordo moviĝis, kaj eta besto eniris. Ĝi ŝajnis kiel leonido, sed ŝi vidis multajn en urbo, kaj homoj ne timis ilin. Kiel ĝi eniris tiom altan domon? La besto paŝis rekte al ŝi. Kial ĝi faris tion? Ĉu ĝi atakos? Ĉu ĝi danĝeras? Ŝi forpuŝis ĝin kaj leviĝis, preta por kombato. Venki tiom malgrandan beston certe estis farebla…
Ŝi komprenis ke ĝi ne danĝeris kiam ĝi ekparolis. Aŭ tiun nekonata besto tiom ŝatis homojn, ke ĝi lernis ilian lingvon, aŭ ĝi estis spirito, kaj nur bonaj spiritoj parolis al homoj. Sed ŝi ne komprenis kion ĝi diris. Post iom da tempo, li – li, ĉar li havis viran voĉon – komprenis ke ŝi ne konis sian lingvon, kaj sen pli ekspliki saltis kaj aperigis rabdeton, antaŭ forkuri. Dia donaco? Sendube.
La bastoneto estis ora kaj brilega, kun strange familiara simbolo. Kion pensus sinjorino Osakao pri la diaj aferoj, ŝi ne sciis, do ŝi kaŝis ĝin sub la matraco. Ŝi baldaŭ faros ritojn por malkovri kiel uzi ĝin, sed ne nun, ĉar ŝi estis tro dormema. Malgraŭ sia kolero kontraŭ la sorĉisto, ŝi plibonŝatus al li montri rabdeton kaj ekspliki pri la blanka leonido kiu donis ĝin al ŝi. Li scius! Ŝi ne estis sorĉistino, ŝi ne ĉion sciis, eĉ estanta diino!
" Do, Jado, ĉu Bamo sukcesis mortigi la militistinojn? "
La tenebroreĝlanda generalo tremetis sed kaŝis tion. Ne, la militistinoj ne mortis, sed kiel diri?
" Pardonu, Reĝino, la sklavoj kiujn Bamo kontrolis mortigis multajn gehandikapulojn, sed mi ne scias se iu Lungvardiano estis inter ili. Stranga afero okazis, iom post ŝi raportis vidi malamikon en lernejo, laŭ vidinto, ega fajrbulo, pli ol kvin metroj alta, flugis al ŝi kaj bruligis ŝin ĝis nenio pluestis.
- Unu el la militistinoj kontrolas fajron. Vi do havas tri malamikojn venkendajn. Kaj kredu min, neniam antaŭe ili povis krei tiom grandan kaj poveman fajrbulon. Vi kulpas pri tio, vi devas solvi tion. Ĉu vi havas planon? Samtempe, viaj kelkaj pluvivaj servantoj plu endonis energion, sed vi certe povas plibonfari. Mi ne volas ke via stulteco fiaskigas nian invadon.
- Jes, mi havas planon, ĝi mortigos ilin kaj donos al ni energion samtempe.
- Bone. Ne ankoraŭ malsukcesu, mi estas malpaciencema. "
For el Reĝino Berilo, sed tamen en Tenebroreĝlando, Jado renkontis militistino. " Tetiso, ĉu ĉio pretas por via plano?
- Nia plano, mi petas, ĉar vi multe helpis. Jes, ni nur plu devas trovi kredeblan pretekston por devigi ilin eniri mian ŝipon.
- Lasu tion al mi. Ili iras al speciallernejo, se mi donas al ĝin biletojn, la estraro ĝojos pro tiu ŝanco kaj ne faros demandojn. Handikapaj geknaboj ŝategas specialajn aktivecojn. Eble ni ne havos ĉiun el ili, sed estos bona eko tamen, kaj ni havos multegan energion.
- Bone. Nur diru al mi kiam enhaveniĝi, kaj mi zorgos pri ĉion. Mi estras maron, estos nenia eskapvojo. "
Rej feliĉe ne estis serioze vundita, nur lacega. Kelkaj kontuzaĵoj kaj gratvundoj, nenio danĝera. Kaj ŝi plu manpremis sian rabdeton. Ekde la kuracistoj certigis ke ĉio estis bona, la patrino alprenis ŝin al templo. La pastro ne ŝatis vidi ilin.
" Vi malfruiĝis. Ĉu vi forgesis ke vi devis reveni du tagoj pli frue?
- Pardonu. Ni havis akcidenton, Rej kara bezonis kuracadon.
- Ĉu vere? Ba, kredu mi ĝin… vi devigis min atendi, do vi ankaŭ atendu min, mi unue plenigos kelkajn taskojn. Eniru la sanktan fajran ĉambron, ni reprovos tion. "
Ŝi obeis, kaj post longeta tempo li ankaŭ alvenis. " Do, ĉu ion ajn okazis de nia lasta renkonto?
- Certe jes! Tiun akcidenton mi menciis, videble ne estis natura. Viro provis ataki nin. Kiam li tuŝis ŝian rabdeton, ŝi ekkriegis kaj transformiĝis en terura fajrbulo. Mi tiom timis! Ŝi bruligis la fiviron, kaj forflugis! Estas feliĉa, ke oni ne kredis kion okazis, aŭ ŝi estus forprenita de mi! Tamen li mortis. Ŝia povo estas danĝera, kaj ŝi ne eĉ povas voli kontroli ĝin. Vi devas helpi nin, aŭ kion ni faros?
- Mi faros ĉion mi povas. Mi vekigis ŝian povon, tion farinta mi deviĝis vekigi ŝian animon. Sidigu ŝin kiel lastfoje.
- Dankon. Rej… venu… "
Ŝi ankoraŭ gvidis la junulinon kaj sidigis ŝin. Ŝi probable ne rimarkis ke la knabino mem instalis siajn gambojn senerare por stable sidi, sed li vidis tion. Ĉu ŝi iam plene vekiĝos, li pensis ke ne, sed iom post iom, pliboniĝo eblas.
Li alpreĝis antaŭ la sankta fajro, kaj pli rapide ol la lasta fojo, la praulaj spiritoj respondis. Rej leviĝis, sed ne provis tuŝi la flamojn. Eble ĉar ili havis nenion donendan por ŝi. Virina vizaĝo ankoraŭ aperis kaj longe parolis. La patrino kaj la pastro komprenis nenion, sed Rej grave aŭskultis. La Fajra virino pli rapide parolis, kiel io urĝis, kaj retropaŝis por montri kion estis malantaŭ ŝi.
Mirinda kastelego, ĉirkaŭita de belaj florĝardenoj, kie riĉe vestitaj personoj pace kaj ĝoje paŝis, dancis kaj ludis. La Rej-a patrino flustris " Ĉu ĝi estas paradizo? " Sed neniu respondis. Verŝajne, ĝi estis en ĉielo, ĉar iom poste leviĝis super horizonto Tero.
Sed io ne taŭgis ĉe tiu tero. Strangaj nigraj nuboj ŝvebis super ĝi, eble el ĝi. Post nur kelkaj minutoj, ili alvenis super la kastelo, kaj ĉiu timegis. La muziko, kiu antaŭe ludadis, silentiĝis, kaj nur dolorkriegoj estis aŭditaj. La nubo estis demonego, kiu detruis tiun paradizan mondon. Armeanoj alkuris, kaj tuj mortis. La demono tro fortis. Poste, kvar militistinoj alvenis, luktis iom, sed ankaŭ mortis. Fine, blanka lumo detruis la demonon, sed nenio pluvivis. La fajra virino revenis, kaj petegis al Rej plu, antaŭ malaperi.
" La kvar militistinoj, ĉu vi vidis, pastro?
- Jes. La tria…
- La tria estis Rej. Kion tio signifas?
- Mi ne scias, mi eĉ ne certas kio estis tiu mirinda ejo.
- Paradizo.
- Eble, eble ne. Sed estis spirita loĝejo, mi certas, kaj demono el tero detruis ĝin.
- Ĉu spiritoj mortas?
- Jes, videble. Demonoj povas mortigi aŭ korupti ilin. Sed ili eble alie pluvivas.
- Rej reenkarniĝis, post ŝia animo mortis, ĉu?
- Verŝajne… sed ŝi ne havus tiujn povojn, kaj la diino ne parolus al ŝi, se ŝi ne havus animon. Ŝi estis alsendita al ni pro ialo, kaj mi timas, ke mi scias kion ĝi estas.
- Kio?
- Ŝi havas mision, detrui la demonojn kiu minacas teron kaj spiritejojn. Ni devas trovi ŝian spiriton kaj tute vekigi ŝin, kaj trejni ŝin por la kombato. Se ni malsukcesas, kiu scias kion okazos. Eble la tero pereos sekve.
- Kaj la tri aliaj? Ĉu vi serĉas ilin?
- Eble poste. Sed nun Rej gravas. "
" Komandanto, Luna flustris, komandanto, ĉu vi aŭdas min?
- Jes, novaĵo?
- Iom. Mi pensas ke la tria aperis, sed mi ne trovis ŝin. Ami kaj Usago estis sorĉitaj per demonaj kartoj kaj nur partoprenis en ĥaoso, kiam fajrbulego flugis tra la urbo kaj detruis la kartojn.
- Tra la tuta urbo? Komencanta militistino neniam povus tiel agi!
- Eble ŝi ne komencas.
- Oni fine trovis la kvina, vera kontakto ne eblis sed percepteble ŝiaj povoj vekiĝis de jaroj. Ŝia nasko estis planigita ĉe Britujo, sed ŝi erare naskis ĉe Sud-Afriko. Nia komandantaro influis kelkajn ŝtatoficistojn por ebligi ŝian tujan adopton de Japanino. Ĉu Merkuro bone konas sian komputileton jam?
- Mi ne donis ĝin al ŝi. Mi estis planiganta doni ĝin al iu kiu havas nedifektitan cerbon, estus plibonuzita.
- Kio? Tuj donu ĝin al ŝi! Ŝi trovos ielon, fidu ŝin, kaj ni nun bezonas ĝiajn eblecojn. Selor'Venuso nur konas afrikan dialekton, ni ne povas atendi ĝis ŝi lernos alian lingvon. Ekde Merkuro povos uzi la komputilajn tradukajn programojn, alsendu ŝin al tiu adreso… "
Luna ne povis skribi kun siaj kruroj, sed ŝi ne timis ke ŝi forgesos, ŝi havis tre bonan memoron. Ŝi eliris el la komunikilo, kiu alitempe estis uzita kiel simpla ludo de multaj geknaboj, kaj maleniris la videoludejon.