Ĉapitro kvin
Ŝi malamis faŝistojn kaj kapitalistojn, kulpaj de mizero, kaj nun ŝi povis mortigi ĉiun kiun ŝi malamis. Ŝi estis libera! Libera! Ami, plu transformita, premis sian demonan karton en mano, kaj pli marŝis. Ŝia liberiga karto… ŝi neniam forlasos ĝin! Ŝi pensadis pri plui sian mem-asignitan mision, sed forgesis ĝin kiam ŝi vidis tiun seksumindan ventŝirmilpurigiston kiun ŝi ofte vidis sed malofte parolis kun.
" He! Najlkapo! Venu ĉi tien!
- Mi provas gajni monon, mi ne havas tempon por iuj kiuj nomigas min Najlkapo.
- Ha ha! Kaj se bela virino kiu volas vian korpon nomas vin Najlkapo?
- Tio nur okazas en sonĝoj, he!
- Sonĝu do! Mi volas amori kun vi, ĉe oficejo kie agaca viro laboras. Tiu ĝenema reviziisto, la vizaĝesprimon li faros! Ha ha! Sekvu min!
- Nedubinde, mi sonĝas… "
Blankuloj videble ne volis Minakon en ilia urbo. Ankaŭ estis multaj nigruloj enurbe, sed ili ne konis ŝian lingvon, kaj ŝi restadis sola. Ŝi neniam antaŭe dormis ekstere, ĉar tio estus danĝera, sed nun ŝi devis trovi novan ŝirmejon ĉiunokte. Kaj la urbanoj ne ŝatis trovi ŝin matene. Ŝi preskaŭ manĝis nenion de sia vekiĝo, krom putriĝintan rubaĵon. Kaj kontraŭe en ŝia vilaĝo, milito pluis en urbo. Fiblankuloj multfoje ĵetis ŝtonojn al ŝi, eĉ se ŝi faris nenion kontraŭ ili. Eble ili ne sciis ke ŝi estis ilia diino, sed eĉ se ili komprenus tion, ŝi ne benus ilin! Tro da fiuloj loĝis tie! Ŝi devis foriri, ŝi ne sciis kie estis tiu urbo, sed ŝi maleniros kaj trovos ajn vilaĝon en arbaro aŭ dezerto, eĉ la malamiko ne estus tiom aĉa! Ili ankaŭ havis nekonatan lingvon, sed ŝi trovos rimedon pli facile kun aliaj neurbanoj.
Hieraŭ estis pli malbona ol kutime. Senfinaj viĉoj de homoj formiĝis en stratoj, por ia stranga rito, kaj blue vestitaj militistoj gardostaradis. Ili havis tiujn timindegajn armilojn kiu povis mortigi de for, sed ne provis vundi ŝin. Tamen ili malpermesis ŝin iri kien ĉiu iris. Ili devigis ŝin iri al nekonataj ejoj, kaj vespere, kiam ili foriris, aliaj militistoj venis. Malamikoj. Verŝajne, urboj ne nur estis vilaĝegoj, kiel ŝi imagis, sed multaj vilaĝoj ĉe unu ejo, enhavanta multajn malamikajn gentojn! Kial iu ajn volus tiel vivi? Kaj ilia milito ne estis kvazaŭ arbaranaj militoj, ili ne kombatigis militistojn kontraŭ militistoj, ili atakis la malamikajn loĝantojn! Barbaroj! Ŝi retroiros en arbaro eĉ se besto eble manĝos ŝin je la unua nokto! Bestoj estas pli homaj ol urbanoj!
Sed la malamikoj malpermesis tion. Fiblankuloj persekutis ŝin kaj post mallonga kurado kaptis ŝin. Ili kolerege paroladis, kriis, kaj batis ŝin, montrante akrajn tranĉilojn kiu rebrilis kiel akvo. Ankoraŭ, ŝi ne memoris kion sekvis, ili certe svenbatis ŝin, sed ŝi neniam forgesos sian vekiĝon.
Ŝi vekiĝis en dometo, sur alta lito, sub akra lumo, ŝiaj manoj ligitaj kaj ŝia tuta korpo dolora. Ŝia maldekstra okulo ne vidis, sed la alio sufiĉis por vidi ŝian korpon. Videble, sorĉisto zorgis pri ŝi, ĉar la pli grandaj vundoj estis kovritaj kun blankaj bandaĝoj. La dekstra mano, kaŝita sub bandaĝo, estis tro malgranda, ŝi tuj divenis ke la malamikoj fortranĉis ŝiajn fingrojn. Ŝia ventro kaj pugo doloris kiel oni palisumis ŝin. La blankulaj kuracoj eĉ pli timigis ŝin, se tio eblis; stebiloj estis insertitaj en ŝiaj brakoj kaj konektis per tubetoj kun strangaj klaraj pociujoj. Ŝnuretoj emerĝantaj kvazaŭ radiketoj de ia magiobjekto estis gluiĝitaj al ŝia brusto. La magiobjekto elsendis nekompreneblajn lumbildojn kaj bruetojn. Ŝi penis kontroli sin mem iomtempe, sed malsuksesis kaj preskaŭ tuj ekkriegis, ĝis blanka sorĉisto revenis kaj ankoraŭ pikis ŝian brakon, svenigante ŝin.
Sinjorino Osakao devos baldaŭ forlasi Sud-Afriko. Se ŝi estus denaska Britano, la registaro certe helpus ŝin, sed ŝi estis Japanino, kiu nur tempe loĝis ĉe Britujo. Kelkaj tagoj antaŭ, ŝia familio skribis por diri ke ili ne alsendos plu monon al ŝi, krom kion ŝi bezonos por avibileto. Ŝi unue koleriĝis, sed ili pravis, ŝi ne povis restadi. Eble estos enlandmilito, tiu vundita junulino kiun ŝi trovis pruvis ke danĝero estis. La malfeliĉulineto estis atakita de racistaj fiknaboj, kiu preskaŭ mortigis ŝin. Kun iom da imago, ŝi konvinktis ruĝkrucanon ke ŝi adoptus la junulinon se ili pagus por kuracado, sed detiam ŝi ekŝatis ŝin kaj ne plu povis forlasi ŝin en militonta lando.
Kion la ANC faros, ŝi ne sciis kaj timis. Ili nur havis regpovon de unu semajno, ĉu ili poste faraĉos kontraŭ blankuloj? Ŝi ne sciis kiel ili pensis. Iel ajn, ŝi iros hejmen, japanien. Sen mono, kiel ŝi plu vivus tie? Sed kiel ŝi vivos en Japanio? Ŝiaj gepatroj malamis nigrulojn, kaj ŝi kunprenis kripligitan nigrulinon, kion ili diros? Certe ili ne helpos ŝin plui sian studadon!
Nezorginda, ŝi pensis. Ŝi havos malpli bonan laboron, malpli grandan salajron, sed ŝi pluvivos. La knabino, kontraŭe, ne pluvivos se oni forlasas ŝin.
Estis ĥaoso ĉe la speciallernejo. Usako ne jam sciis kio okazis, sed la kriegoj ne trankviligis ŝin.
Ĉe unua etaĝo, belega virino vestita de ampleksa malva robo estis sekvita de multaj viroj kaj kelkaj virinoj. La sekvantoj, ekcitemaj kaj malamoplenaj, rompigis ĉion ili trovis, kaj batadis ĉiun ili kaptis. La virino ridegis: " Miaj sklavoj! Pluu, plu destruu! Mortigu ilin, kiu vivas per kion ili ne meritas! Mortigu la subhomojn! Mortigu iujn kiujn vi malamas, tio estas libereco! "
La sklavoj ne bezonis ordonon, pro malamo ili faros per si mem kion la demonino volis. La handikapaj geknaboj provis sin defendi, sed kontraŭ sanaj plenkreskuloj ili rapide estis venkitaj. La demona virino ridis plu, sed ne longe. Baldaŭ luma disko alŝvebis kaj trafis du virojn, kiu falis mortintaj. La disko reiris al juna virino vestita kun ia striktaĵo, kiu similis maristan uniformon. " Eliru mian lernejon, aŭ vi bedaŭros eniri! Mi estas Selor'Luno, kaj en la nomo de Luno, mi punos vin!
- Selor'Luno, diris la estranta virino, do ni trafis la bonan ejon. Miaj sklavoj mortigas handikapuloj ĉar vi estas inter ili. Bedaŭrinda, ĉu ne? Se vi havas iun ajn aliancanoj, voku ilin. Mi mortigos vin samtempe kaj ĉiu aliaj geknabaĉoj estos savitaj. Kion vi pensas?
- Mi pensas vorton kiun Ami ĉiam diras al plenkreskuloj: forfiku.
- Kio?
- Vi ne timigas min. Ĉiu monstro pensis ke ĝi mortigos min, kaj mi tedas pri tio. Mi mortigos vin kvazaŭ la aliajn monstrojn kaj mi forgesos ĉion pri via malbela vizaĝo. Aŭ nur foriru, kaj diru al aliaj monstroj ne venu plu ĉe nia mondo. Mi pli ŝatus tion.
- Senĝena fiulino! Konsentite, mi ne provos mortigi vin. Miaj sklavoj tion faros. "
La monstra virino malaperis, kaj subite ĉiuj fihomoj turniĝis al ŝi. Selor'Luno divenis ke kion ili kriis estis insultoj, minacoj kaj aliaj fiaj vortoj, sed nenio kompreneblis, ĉar ĉiuj kriis samtempe. Estis multaj malamikoj mortigendaj! Ŝi ankoraŭ prenis sian tiaron.
Sed ŝi ne alĵetis ĝin. Luna, kiel ŝi sciis kion estis okazanta, oni ne scias, envenis, kaj ordonis al Selor'Luno haltiĝu. " Vi ne devas mortigi ilin! Ili estas homoj!
- Ili atakas min! Kion mi faros do?
- Ĵetu vian tiaro, sed anstataŭ diru "Stelpolvo, agu!" "
La militistino obeis kaj anstataŭ mortigi iun, la tiaro nur ŝvebis super ĉiu kaj polvo elfalis. Ili svenis kaj kartoj elfalis iliajn poŝojn. Selor'Luno almarŝis kaj prenis la kartojn. " Luna, kiel vi sciis ke mi estis kombatanta?
- Mi estis ĉasanta raton kiam mi vidis homojn kiu kriegis kaj kuris samdirekte. Ili ne ŝajnis normalaj do mi sekvis ilin.
- Bone. Nu, eble mi plibonfarus nur hejmen iri, ĉu? Mi iom malsatas.
- Kion vi diras Usako? Ĉu vi ne scivolas? Eble ili plu danĝeras.
- Ne, mi forprenis iliajn demonajn kartojn. Ili ne aŭdacos plu, sen ĝi.
- Kion vi scias pri la kartoj?
- Nenion… sed ili liberigas. Kaj nun mi havas ilin. Mi povas fari ĉion mi volas. Kaj mi ne volas restadi ĉe la lernejo, mi volas iri hejmen kaj manĝi iom. Aŭ eble multe.
- Via patrino koleriĝos.
- Mi ne maltransformigos, do mi uzos miajn povojn kontraŭ ŝi, se ŝi provas malhelpi min.
- Ĉu vi komprenas kion vi ĵus diris? Estas malbonega! Donu al mi kartojn, ili aĉigas vin.
- Ne, mi estas sklavo de tre povema demono, mi faras kion mi volas! "
Selor'Luno forkuris kaj Luna persekutis ŝin. Ŝi konis pli mallongan vojon, do kiam junulino proksimiĝis al hejmo, Luna saltis sur ŝia kapo kaj mordis orelon. Selor'Luno kriegis kaj batis ŝin, sed Luna plu rezistis, kaj ŝi devis allasi la kartojn por fortiri Luna-on.
Luna tuj prenis la kartojn en buŝo kaj forkuris tra heĝo, kiun knabegoj ne eblis trairi. Dum ŝi ĉirkaŭiris ĝin, Luna kaŝiĝis kaj la juna virino preterkuris sen vidi ŝin.
La kartoj ne agis sur Luna, ĉar ŝi estis kato, tamen ŝi sentis ilian povon. Danĝera, povega, malbona povo. Ŝi devis trovi kiel malagebligi ilin. Ĝis tiam, ŝi lasos ilin tie, estus tro danĝera kunpreni ilin hejmen. Ŝi enterigis ilin kaj ekserĉis, sen scii kion ŝi serĉis.
La ventŝirmilpurigisto nun ankaŭ havis karton. Ami donis unu al li. Kune, ili mortigos faŝistojn, tio ŝajnis bona. Ili povis fari ĉion ili volis! Ili ĵus forlasis la komunistpartian oficejon, kie ili malvestiĝis kaj amoris sur la skribtablo del' partiestro. Ha ha! La timema reviziisto certe ne dormos antaŭ semajnoj, kaj li nur meritis tion!
Ami ŝtelis leda mantelo, ĉar ŝi tedis pri la marista uniformo, sed ne jam volis maltransformiĝi. Ŝi sciis ŝi malsaniĝos pro tio, sed ne zorgis. Zorgi pri estonteco estis malliberula afero! " Nu, Najlkapo, ĉu vi certas ke vi ne konas iun ajn malamikon? Kelkaj subgrundanoj havas strangajn ideojn, kaj vi konas multojn.
- Jes, mi konas nazion, sed lia drogo malmultekostas.
- Se ni mortigas lin, ni forprenos lian drogon tute senkoste.
- Vi pravas, iru ni! "
Li gvidis ŝin tra la urbo kaj baldaŭ pretermarŝis kelke da policveturilojn. " Hoj! Geknaboj! Foriĝu, frenezulon ni arestas. Baldaŭ vi povos reveni sendanĝere. " Policano diris.
Kaj vere, iom pli fore, viro paŝadis sur rompita vitro kovranta asfalton. Li tenis martelo kaj svingis ĝin al ĉiu kiu provis proksimiĝi, ĉiam krianta frenezaĵojn pri dio kaj sankta misio. Policanoj celis lin kun pafiloj, sen ne jam aŭdacis pafi, sia misio ne estis mortigi frenezulojn, kiam ili povis eviti tion! Ami ridis: " Ĉu ni arestu lin? Mi estas superheroino! "
Sen atendi lin, ŝi supersaltis preter la policveturiloj kaj alpreĝis sian povon. Nebulveziketoj trafis la martelo kaj mano kiu tenis ĝin ĝis la malvarmo tiom dororis ke la freneza homo devis lasi sian improvizitan armilon. Kiam la nebulaĵo disklariĝis, policanoj kaptis lin, kiu jam estis tenita de Ami. Ŝi tiam saltis sur policveturilo kaj diregis: " Ne zorgu plu, la urbo denun estos sendanĝera, ĉar mi kombatos frenezulojn kaj faŝistojn! Kun nekredeblaj povoj kaj forto, mi estas Selor'Merkuro, belega militistino kun malbela vesto, kaj ĉiun maliculon, mi punos! Ha ha ha! "
Bone scianta ke policanoj ne ŝatos ŝian paroladon, Selor'Merkuro tuj forkuris kun Najlkapo, timetanta sen al si ĝin konfesi. La freneza viro ne estis sola. Ŝi ankaŭ estis freneza, kaj Najlkapo ankaŭ, kaj la kvin vakeroj kiun ŝi mortigis, kaj kredeble ĉiu, kiu havis demonajn tarokkartojn. Ŝi devis allasi ĝin, ŝi sciis, sed kiel allasi tiun libersento? Ho, nur iom da tempo pli, kaj ŝi detruos ĝin, iomete plu…
Rej malrapide paŝadis, tirata per mano laŭ strato. Ŝia patrino promenigis ŝin ĉiutage, por bonfartigi ŝian korpon. De kiam ŝi tuŝis la sankta fajro, ŝi iom pliboniĝis, sed plu estis tute handikapa. Ŝi foje leviĝis, paŝis tra sia ĉambro, kaj sin mem sidiĝis. Sed ŝi plu bezonis esti nutrita tra tuboj, vestita, banita kaj eĉ fekigita per helpo de sia patrino. Du tagoj pli, kaj ili reiris templen. La spirito kiu parolis al ŝi eble pli helpos. Eble ŝi dungos spertulon kiu eble konis la lingvon kiun la spirito uzis, se Rej komprenis ĝin.
Rej neniam lasis sian rabdeton, kaj kriis se oni tuŝis ĝin. Ŝi havis ĝin dum ili promenis. Policanoj jam multfoje preterveturis ilin dum la maldaŭra promeno. Io estis malnormala, kaj la patrino ne sciis kion. Homoj, precipe viroj, kunpaŝis, kriis kaj ridegis kvazaŭ fiknaba bando. Fiknaboj, kiu planigas fiblagon. Jes, ili ŝajnis malicaj. Tio eble estis absurda, sed ŝi timis. Viro subite aperis antaŭ ŝi. " Kion vi faras tie?
- Mi… nur promenas.
- Vi estas bela. Alsendu la knabinon hejmen kaj venu kun mi, ni amoros.
- Ne! Vi ebrias, forigu!
- Mi estas libera! Mi havos ĉion mi volas! Lasu la knabinon, mi devigos vin se vi ne obeas!
- Mi petas, ŝi estas handikapulo, mi devas zorgi pri ŝin, lasu nin!
- Handikapulo? Do vi ne bezonas ŝin. Mi certe ne bezonas parazitoj kiu vivis per mia imposto, mi mortigos ŝin kaj ni povos amori.
- Ne! Lasu nin naŭza homo! HELPON! "
Ŝi provis kuri, sed Rej ne povis sekvi, kaj ŝi devis vane lukti kontraŭ li. " Lasu mian filinon, kaj mi faros kion vi volas!
- He! Mi pagas multe pli da imposton ol iu ajn putino demandus! "
Li sukcesis puŝi ŝin grunde, kaj prenis la filinon per hararo. Ŝi ne reagis. Ha ha! Ŝi ne eĉ scios kiam ŝi mortas! Li vidis la skribilon kiun ŝi tenis. Jes, li enpuŝos ĝin en ŝia pugo, tio reagigos ŝin! Ŝi faris nenion kiam li faligis ŝian jupon, sed ekde li tuŝis la skribilon, terura kriego bruis, kaj ŝi ekflamiĝis. Kio? De kiam handikapuloj ekflamas??? Ŝiaj vestoj bruliĝis, sed ŝiaj haroj ŝvebis en flamoj sen konsumi, kaj kvankam ŝi nun movis kaj kriis, ŝi ne ŝajnis doloriga, nur koleriga. Fajro kreskis pli, kaj pli, kaj pli, ĝis li ne vidis knabinon, sed egan flaman fantomon, kiu flugis kun teruraj krioj. Fantomo flugis ĉirkaŭ li, kaj tra strato, al pasantoj, kaj kiam ĝi vidis ĉion ĝi volis, ĝi revenis rekte al li. La flamoj tute glutis lin, kaj li konstatis ke ĝi estis fajro reala. Meze de la fajrego, estis virina korpo, kiu kaptis lin kun fera pugno dum inferaj flamoj forbrulis lian karnon. La knabino ridetis, kaj tio estis la lastan vidon li havis antaŭ siaj okuloj blindiĝis pro trovarmo. Li neniam scios, ke kiam ŝi fine lasis lian korpon fali el la fajrbulo, restadis malmulte pli ol sekaj ostoj.
Kaj la fajrfantomo ĉirkaŭflugis plu, krieganta plu, alproksimiĝanta ĉiujn kiu strange agis, kaj kelkaj alioj, kaj fajra tentaklo tuŝis ilin, sveniganta ilin sen, feliĉe, pli vundi ilin. La fantomo forflugis kaj malaperis tra distanco.
Ami kaj la juna viro kiu nun permesis al ŝi nomigi lin Najlkapo subite falis sur la buĉita korpo kun kiun ili ludis. La fantomo ne haltis, kaj nur altiĝis plu.
Luna, luktanta por ne sveni, sukcesis liberigi sian kolon el la manoj de Usako, kiu, freneza pro manko, provis devigis ŝin diri kie estis la fiaj tarokkartoj per torturo kaj minacoj. Luna subite vidis movon kaj tuj rigardis, nur por vidi fajra kreitaĵo forflugi. Ĉu ĝi estis bona? Aŭ ĉu ĝi estis malamika faraĵo…? Usako nun ne movis, sed trankvile spiris, kvazaŭ ŝi nur dormis.
Ĉe la Dekkvartala malsanejo, ĉiu fajralarmoj eksonis, kaj dek viroj, kiu serĉis handikapulojn por mortigi ilin, samtempe falis. Kiam ili vekiĝis, poste, policanoj jam arestis ilin, ĉar ili ankaŭ trovis la tri maljunulojn kiun la dekopo mortigis.
Dum kelkaj minutoj, la fajra fantomo plu flugis tra la urbo, kaj subite, ĝi estingiĝis, kaj nigriĝita formo elfalis. Kiam scivoluloj proksimiĝis, ili trovis vunditan knabinon, ŝia haŭto makulita per fulgo, tute nuda, krom ia skribilon ŝi tenis en mano. Ŝi ne vekiĝis antaŭ la ambulanco alvenis.