Ĉapitro kvar

Kiam li havis tiun tarokkarton, la Diablo, li subite memsentis libera, tiom libera, ke li petegis la tarokistino por gardi ĝin. Ŝi diris ke la karton estis demona ilo, kaj farigos lin sklavo, sed li nur volis ĝin, kiu farigis lin senti tiom libera. Ridanta, ŝi diris ke ŝi sciis pri lia justa sed malpermesita kolero, kaj ke li povas fari ĉiun li volas.
Nun li marŝis hejmen, li ne retroiris oficejen kvazaŭ kutime. Laboro, laboro, ĉu ĝi reale gravas? Ne kiam li havas demonan karton! Plie, kial labori se lia salajro estis impostita por tiuj pigraj subhomoj? Li vivis apud speciallernejo, kie senuzaj handikapuloj disperdis lian imposton, kaj neniam eĉ povos repagi. La socio lasis fikomunistojn devigi ĝin pagi por tiuj aĉuloj, sed ne bonvole, li certis. Preskaŭ ĉiu pensas tiel, la karto sciigis lin pri tio, sed timas la fikomunistojn, kaj tial toleras tiujn balastaĉulojn.
Tio ne ĉiam pluestos, ĉar li… lia pensado haltis kiam probable drogita junulino ne moviĝis el lia vojo. La akcidento ne kolerigis lin, sed la junulino jes. Marĝena, ribelema parazito! Li ne kaŝiĝos, tiufoje li faros kion li deĉiam devus fari, hodiaŭ li malĝeniĝos, li fine faros kion ĉiuj baldaŭ aŭdacos fari, kaj fiere! Li enmetis la manon en poŝo kaj elprenis tranĉilon, kiun li ĉiam havis por sindefenso.
" Vi neniam plu timigos la loĝantoj, parazito, baldaŭ ĉiu subhomoj ankaŭ mortos, ni ĉiuj pensas ĉi tiel!
- Mia nomo estas Ami, ne parazito. Kaj mi manĝas faŝistojn ĉiumatene. "
Se li ne trafus Ami, li certe pluvivus, sed ŝi ne estis iu kiun oni povis senpune ataki. Kun ŝian surhoman forton, ŝi fortrenis lin, senuziganta liajn pikprovojn kun nekredebla lerteco. Ŝi nur lasis lin kiam ili estis kaŝitaj en strateto. Ŝi ne sciis ke multe da malamo-plenaj viroj ankaŭ havis demonajn tarokkartojn, kaj sekvis ilin.
" Mi kutime ne tuŝas tiajn fiuletojn, sed vi provis mortigi min. Se vi volas scii, mi ne povas esti subhomo, fakte mi neniel estas homo. Vidu: Merkura povo, transformu min! "
Ami iom timiĝis malkovrante ke ŝia transformilo agis malpli rapide ol ŝia kutima transformo, sed la fiulo nur gapadis kaj ne pensis pri ataki. Kvankam li ne faraĉis, ŝi havis problemeton, ĉar nun estis ok malamikoj. Ĉu ili ĉiu estis malamikoj?
" Mi ne danĝerigos senkulpulojn, ni luktu aliloke. " Ŝi diris al li. Sed li atakis. " Nebulveziketoj! " Ŝi kriis, kaj magiaj veziketoj batis lin ĝis li svenis. La aliaj viroj fine pruvis ke ili ne estis amikoj, aŭ eĉ neŭtraluloj. Unu kriis: " Ŝi malhelpas nian sanktan mision! Mortigu ŝin! "
La viroj samtempe atakis, sed tro malfrue: " Frostveziketoj! " De mallonge, ŝi sentis sian povon, kiun ŝi trejnis dum du jaroj, tiel kreski, sed nur nun ŝi komprenis kian povon sia korpo kaŝis. La malamiko subite glaciiĝis kaj falis rigide, certe jam mortiĝinta. Tri pluvivontoj saĝe forkuris. Selor'Merkuro rompis la glacion kaj serĉis indikaĵojn. Eĉ la plej stultaj vakerkonservemoj ne tiel atakis junajn marĝenulojn seniale, eble estis nova faŝista organizo. En lia brustpoŝo ŝi malkovris tarokkarton, la Diablo. Malkutima… Ĉu la alioj ankaŭ havis iun? Jes! Do ili kune agis!
Ŝi devis detrui tiun organizon, ŝi pensis, kaj sia malamo por faŝistoj kreskis. Ŝi mortigos ilin ankaŭ, ne gravas konsekvencoj! Tiu karto farigis ŝin libera, sen kulposento aŭ leĝotimo… Jes, ŝi devis servi la demonon kiu kreis tiun mirindan karton, tio estis libereco!

La virino paŝis kun sia filino. La granda, fierŝajna, nigrhara knabino obeeme sekvis ŝin, ŝiaj svagaj okuloj nenion rigardanta. Kuracistoj diris ke nenion estis farebla por la filino, sed ili nenion sciis pri fido. Eble ĉe la ŝintoa templo oni helpos. Ŝi ne faris la kutimajn ritojn kaj tuj ekserĉis la pastron. Li ne estis for. La malgranda, maljunega viro subite aperis, kaj amike salutis ilin. Ŝi ne perdis tempon. " Ĉu viaj ritoj povas kuraci malsanon?
- Foje, sinjorino, foje, sed neniam anstataŭigu medicinaĵon kun preĝo, uzu ilin kune. Oni neniam scias kiu funkcios plibone.
- Kuracistoj povas nenion por mia filino. Ŝi estas aŭtismulo, kun tre gravega formo de la malsano. Eĉ antaŭ mi, kuracisto diris ke ŝi tute ne havas menson. Ŝi eĉ ne povas manĝi, mi devas nutrigi ŝin per tubo! Mi ne kredas ke tiel bela knabino povas esti sen animo, ĝi certe estas ie, ĉu oni povas trovi ĝin? Mi aŭdis pri via templo, oni diras ke vi estas tre sprita kaj lerta.
- Neniam kredu onidirojn. Mi estas freneza maljunulaĉo. Sed se tio ne timigas vin, eble mi povas helpi.
- Kiel? Kiom da monon vi bezonas?
- Kiom vi pensas taŭga. Iom da fajrligno helpus min, sed se vi ne povas pagi, mi tamen helpos vin.
- Nu, vi vere estas la sindonema templestro kiun oni pridiras!
- Freneza sindonema templestro, eble. Mi ŝercas, tamen mi neniam trompus iun ajn. Mi provos helpi vian filinon, kaj se mi ne eblas, mi ne ŝajniĝos.
- Kion mi devas fari?
- Envenu en preĝejo kun ŝi, ni ekos kun fajra alpreĝo, ĉar tio estas tre povema rimedo.
- Tuj? Nu… dankon.
- Danku min kiam mi sukcesos. "
Ili eniris la templon kaj sidiĝis antaŭ la sankta fajro. La junulino bezonis gvidon eĉ por sin instali, nehavanta iometon da volon. La maljuna viro malĝojis pri la kompatinda knabino. Ŝi tiom ŝajnis kiel lia filino! La belega virino mortis dek kvin jaroj antaŭe, monstre buĉita, kaj nekropsio rivelis ke ŝi tiam estis graveda. La junulino preskaŭ povus esti lia neniam naskita nepino, kaj kvankam tio ne eblis, li ĝojus vidi ŝin kreski gracie kaj fiere anstataŭ la sia. Sed la belega knabino nur maljuniĝos, atrofiiĝos, kaj tro frue mortos sen reale vivi. Li malfacile koncentris kaj ĉantis la bezonatajn alpreĝojn. Li apenaŭ plenigis la riton antaŭ la sankta fajro pligrandiĝis sen videbla kaŭzo. Bonega! La praulaj spiritoj akceptis lian preĝon.
Li petegis ilin sciigi lin kiel helpi la belegan knabinon. Ili ne respondis al li, sed tute neatendita io okazis. La knabino stariĝis, ago ke ŝi neniam faris per sian propran volon, kaj marŝis al la fajro. Ĝi pligrandiĝis. La patrino provis malpermesi al ŝi meti sian manojn en fajro, sed nevidebla forto retropuŝis ŝin. Ekde ŝi tuŝis flamon, la sankta fajro dufoje plikreskiĝis, minacante bruligi la templon. La flamoj unue formis nerekoneblajn bildojn, kaj post malpli ol unu minuto, virinan vizaĝon. La fajra virino ekparolis en nekonata lingvo, kiun la junulino ŝajne komprenis. Post iom da tempo, ruĝa lumo, malkiel iun de fajro, ekbrilis inter ŝiaj manoj, kaj kiam ĝi ĉesis, ŝi havis ruĝoran skribilon, kun Marsa simbolo. Ŝi tiam malfortiĝis, samkiel la fajro, kaj svenis, preskaŭ falante sur varmegaj ardaĵoj. La fajro tute estingiĝis.
Ekde la du plenkreskuloj povis proksimiĝi, ili genuiĝis apud ŝi kaj provis vekigi ŝin. Ŝi trankvile spiris, eble normale dormanta, sed ne vekiĝis. Ŝiaj manoj ne estis brulitaj, sed pro la videbla spirita interveno, neniu miris. Kiam la maljunulo provis forpreni ŝian skribilon, kiu fakte estis ia rabdeto, ŝi subite vekiĝis kaj laŭte ekkriis. Feliĉe, ŝi baldaŭ trankviliĝis kaj sin luladis, premante la bastoneto en ambaŭ manoj. La malgranda maljunulo flustris: " Ŝi ne nur estas aŭtismulo; ŝi estas sanktulino. "

Ĉapitro kvin