Ĉapitro tri
" La du estas malnormalaj, komandanto, io ne fartas, kaj mi ne scias kial.
- Pluu, ne estas alia elekto. Ni ankaŭ trafadas malfacilecon, la kvina, kiun ĉiu el nia forto serĉas, plu estas netrovita; vi almenaŭ havas la unua kaj la dua. Ĉu la dua estas handikapa kiel la unua?
- Ne, sed mi ne opinias ke ŝia edukado estis tiel planigita. Ŝi estas punk-ino, surhavanta anarkistajn kaj komunistajn simbolojn, kaj mi klare humis drogfumon sorbiginta ŝiajn vestojn.
- Vi pravas, tio ne povas esti planigita. Mi timas pri kion ni trovos sekve. Trejnigu ilin, kaj plu serĉu por la aliajn militistinojn, kaj pli ol ĉio, ne malesperiĝu. "
Samtempe, en Tenebroreĝlando: " Reĝino, vi vokis min?
- Jes, Jado. La energion kiun vi enportas plaĉas min kaj Reĝinon Metalion, sed mi zorgas. Multe da viaj sklavoj mortis, aŭ malaperis. Ĉu vi scias kial?
- Neprecize. Mi scias ke ili estis mortigitaj per tera militistino, kiu nomiĝas Selor'Lun.
- La Selor'Gvardio revivas, do. Mi timis tion, ni perdos tempon. Mortigu ilin.
- Ho! Se ŝi estas el la Lungvardio, ŝi certe ne minacos nin!
- Kion vi scias kiun mi ne? La militistinaro tre danĝeras.
- Normale, eble. Sed mia servanto Ramua, kiu agas tra tempo, trovis iliajn elektitajn gepatrojn kaj mortigis ilin. Nur unu pluhavis siajn bonajn gepatrojn naske, kaj ŝi tamen sukcesis mortigi ŝian patrino poste. Kun hazarda homa DNA, ili certe monstras, se ili ne naske mortis.
- Vi faris tion? Sen diri al mi?
- Mi pensis ke tio ne necesis, ĉar ni estis venkontaj. Sed nun ili malpli malhelpos, ol se mi ne…
- Ĉu vi pensas ke ni ne havas scienculojn? Ke ni ne provis eblecojn? DNA ne gravas por magio. Transformitaj, ili estos normalaj, do ili volos restadi transformitaj kiom ebla, ili plibone lernos uzi siajn povojn. Eble vi helpis nin, sed eble ne. Vi scius, se vi nur demandus. Mi ne punos vin, se vi sukcese pruvas ke ili estas senpovaj kontraŭ ni. Mortigu ilin, tio sufiĉos. "
Kial mortigi handikapulojn, kiam homoj bonvole farus tion se ili aŭdacus? Kun lerta estro, ili malĝeniĝos, sed kun magio, tion ili ne bezonos. Li mense konfirmis ke sia dua sklavo, Bamo, pluestis ĉe Dekkvartalo, kie ŝi kreis ĥaoson kaj ŝtelis vivenergion per ĝi. De nun ŝi ne laboros pri simpla energioserĉado, sed pri mortigi iliajn plej danĝerajn malamikojn. Ŝia povo manipulis homan volon, ŝi nur devos trafi la adekvatajn celojn, kaj ili faros ĉion por ili.
Junulino vekiĝis tiumatene kvazaŭ ĉiumatene, sed ŝi baldaŭ komprenis ke la tago estos malagrabla. Tiu malseka sento… ne estis pluvo, kaj certe ne estis urino. Ŝi fingrotuŝis kaj kriis: malgraŭ ŝia nigra haŭto, la ruĝa likvo estis klare videbla. Sango. La krioj vekigis la patrino. " Minako, kio okazas? "
Plorante, la knabino montris siajn sangkovritajn fingrojn, sed la kabaneto estis tro malluma kaj ŝi devis reproksimiĝi al la pordon por videbligi ĝin. " Mi malsanas, panjo, mia ventro sangas.
- Montru al mi… ne, ne timu, tio ne estas malsano, mi poste helpos vin, sed unue vi devas paroli kun la sorĉisto. "
Minako eliris sian kabaneton, plu timanta. La arbaro en kiu ili loĝis estis danĝerplena, kaj el ĉiu danĝeroj, malsano estis la plej grava. Malpli da unu horo poste, la sorĉisto pretis kaj ili sidis kune en alie malplena kabano.
" Via patrino diris al mi ke vi sangas.
- Jes, kio estas tiu malsano? Ŝi diras ke tio ne estas malsano sed…
- Fidu ŝin. La aliaj knabinoj scias kion ĝi signifas, kaj ili ne timos kiam tio okazos, sed ni ne sciis se paroli al vi pri plenkreskiĝo estus bona, ĉar vi estas tute malsama.
- Kion la alioj scias do?
- La ventro de virinoj sangas kiam ĝi malfermas je ĉiu nova luno. Tiam beboj povas eniri kaj ekkreski, sed ankaŭ iom da sango povas eliris. Do tio signifas ke vi plenkreskiĝis. Ke vi nun estas virino. Sed vi estas malsama ol la aliaj virinoj, tre malsama.
- Ĉu ĝi estas malbona?
- Ne! Ne! Kontraŭe, tre bona, sed malfacila. Aŭdu, ĉar tio gravegas.
- Kio? Mi timas!
- Kiam vi estis tre juna, tri jaroj aĝa, ne pli, via patrino estis atakita de leono. Ŝi estis sola, neniu krom vi povis helpi. Tamen, ŝi vivas, kaj nur havis cikatretojn kiu malaperis kun tempo. Kiel ŝi povis pluvivi, mi ne tuj kredis, sed kion ŝi diris al mi pruviĝis vera poste: vi transformiĝis kaj tranĉi la leonan kapon kun dia lumo.
Du jaroj poste, blankuloj, pro iliaj strangaj militoj, eniris nian vilaĝon, kaj vi ankoraŭ transformiĝis kaj mortigis iun kiu faraĉis kontraŭ niaj virinoj. La ceteraj blankuloj forkuris. Detiam, ni sciis ke vi ne nur estas knabino. Vi estas diino.
- Sed kial ne diri pri plenkreskiĝo?
- Ĉar vi ne povos restadi kun ni. Se ni parolus pri tion, vi malĝojus. La dioj donis vin al ni por…
- Sed kial? Kial mi ne povas restadi?
- La dioj donis vin al ni por ke oni zorgu pri vi. Sed ĉiufoje mi trancigis vin por savi nin de malamikoj, kaj dankinde vi ĉiam sukcesis, ni sciis ke vi ne estis nia. Vi transformiĝas en blankulo. Vi estas blanka diino.
- Neebla! Mi ne estas blankulo!
- Mi ne scias kial la dioj faris vin nigra infano, sed kiam vi transformiĝas oni vidas, ke vi vere estas blanka diino. Kaj vi devos reiri kun la blankuloj, kiun vi devos protekti kaj beni, ĉar vi estas ilia diino. "
Eble ili plu parolis, sed Minako poste ne bone memoris. Li donis al ŝi drogon kiu ebligis ŝin sonĝi pri la fojoj kiun ŝi forgesis, dum ŝi estis trancigita. Sed kiam ŝi vekiĝis, ŝi jam estis for el sia vilaĝo, en blankula urbo, kaj ŝi ne sciis kien iri. Ĉiuj parolis blankulan lingvon, kiun ŝi ne komprenis, kaj neniu zorgis pri perdita knabino. Ŝi malbenis la sorĉiston kaj ekploris.