Ĉapitro du

" Ha! Mi de nun devas lerni kun la stultularo! " Ami pensis. Ŝi sciis ke ŝi faris ĉion por meriti tion, kaj eĉ ŝi eble ne povus iri plu al normala lernejo, se ili lasus ŝin. Malsato, drogoj, kaj kolero, iom post iom elprenis ŝian geniecon, nun ŝi ne sciis se lerni kiel aliaj junuloj plu eblis.
Ŝi ne vere zorgis, sed ŝi tamen koleriĝis. Ŝi ne pensis malbonon pri la handikapuloj ĉirkaŭ ŝi, havi difektitan cerbon ne signifas esti tiom stulta, sed ŝi ne ŝatis esti inter ili. Ŝi preskaŭ ekploris pro tio. Ŝi estis genia knabino! Geniuleto, kiu povis lerni kaj kompreni ŝajne senfine, sed kiu perdis esperon dum la aĉaj jaroj post sia patrino mortis. La senestonteca knabino, vivanta en malriĉeco, baldaŭ perdis sian amon de scio, sian deziron bone fari, kaj la patro, kun kiu ŝi loĝis, kvankam li amis ŝin, ne provis helpi ŝin serĉi novan vivialon.
Sed tion Ami ne volis pripensi. Kion tio ŝanĝus, se ŝi ĉiam malĝojus pri estintaj eblecoj? Ŝi nur volis pace restadi sole, kaj anstataŭ plori pro siaj estintaj eraroj, malami tiujn kiu ruinigis ŝian vivon kiam ŝi estis tro juna por kontraŭi sorton. Ŝi rifuzis tiun socion, kaj neniam pardonos al ĝi.
Ankoraŭ, ŝia unua tago en nova lernejo estos lacanta. La plej ne facile kredis ke ŝia haro nature estas blua, kaj volis puni ŝin por tiu malobeaĵo al la vestkodo.
Ŝi, ne nur por kontraŭi ilin sed preskaŭ, razis la flankan parton de sia kapo, kaj aranĝis sian haron Moŭhaŭkstile, plenigante sian ribelan ŝajnon.
La menshandikapaj lernantoj tuj ektimis ŝin, kaj tio plaĉis al ŝi. Ŝi volis solecon. Sed de la unua tago, tio ne okazis.

Usako, kvazaŭ la aliaj geknaboj, timis la novulon ekde ŝi vidis ŝin. Sed kelke da tagoj plifrue, ŝi kombatis monstron, la trian kiun ŝi mortigis ĝis nun. Se ŝi povis sentime kontraŭi danĝeregajn monstrojn, kial do timi tiun knabineton, eĉ se ŝi vestiĝas strange? En televidado, tiapersonoj ofte estis malbonaj, sed ĝi ankaŭ diras ke monstroj ne ekzistas! Nu, ŝi scios de siaj propraj okuloj!
" Bonan tagon, mia nomo estas Usako, kaj la via?
- Ami. Kial ci parolas al mi?
- Vi estas nova, vi bezonas amikon.
- Dankon, sed mi pli ŝatas solecon.
- Ne ŝercu min! Neniu ŝatas senamikecon!
- La mondo malamas min, mi ne deziras esti kun ĝiaj anoj.
- Mi ne malamas vin.
- Eble kiam ci konos min, ci malamos min.
- Bone, mi konos vin do. Amikinoj?
- Ci estas trosenĝena; konsentite do.
- Hura! Ni plu parolos tagmeze, kursoj baldaŭ komencos, ne malfruiĝu! "

" Gestudentoj, deziru bonvenon al nia nova amiko, Ami Mizuno. Ŝi ĵus maleniris el la malsanejo, do mi petas vin estu trankvilaj. "
Kontraŭe de la aliaj aroj, tiu ĉi ne estis konsistigita de fizike aŭ mense handikapuloj, sed de aliaj miskondutantoj. Neniu diris " bonvenon " aŭ eĉ " saluton ", kaj tiel estis plibona, ŝi de ĉiam estis tre ĝenema.
Kiam ŝi pretermarŝis la instruiston, ŝi sentis tiun strangan senton, duon-timo, duon-malamo, kiun ŝi foje sentis de sia unua acido troa-dozo, kiam ŝi transformiĝis kaj gajnis magiajn povojn. Ŝi longe pensis ke ŝi fine freneziĝis, sed post trejno ŝi povis transformiĝi sen drogo, kaj la kelkaj fiuloj kiujn ŝi mortigis kun siaj povoj enkoraŭ estis nesolvitaj dosieroj ĉe la polico, la ĵurnaloj ofte menciis ilin. Ĉio estis tre reela, do! Tamen, kial estis kvazaŭ la instruistino estis malamiko?
Tamen, ŝi sidiĝis kaj provis forgesi tion. Ŝi mortigis kelke da aĉulojn, jes, sed la instruistino neniam meritis morton! Eble poste, sed ne nun. Ŝi prenis siajn librojn el sia dorsosako, sed la instruistino diris ke tio ne necesis hodiaŭ: estis la vico de tiu grupo uzi la kristalan disketon, kiu enhavis mensstimulajn lernprogramojn kiu povis pliinteligentigi iun ajn, eĉ genioj. Oni diris ke ĝi ebligis faman genion Suurikurume-on fariĝi la plej bona en la lando. Li malfeliĉe mortis de stranga malsano, sed la legendo pluvivis.
En komputilejo, Ami provis uzi la disketon, sed la programo cimis. Ĝi ne misfunkciis, ŝajne, sed ĝi kaŭzis ekranan blinkadon, kiun ŝi malŝatis. Ŝi do kopiis la ekzercojn sur folio kaj elŝaltis la programon. Ŝi poste konsultos ĝin por korektado.
Ami ekrespondis, sed baldaŭ dubis ke ŝi estis en la adekvata grupo. Tiuj ekzercoj estis tre facilaj, eĉ por ŝia difektita cerbo. Eble, ŝi unue pensis, tio estas nivelo unu, kaj ĝi malfaciliĝos poste, sed vidi la aliajn studentojn peni diris al ŝi ke ŝi ne estis ĉe sia taŭga nivelo. Se ŝi devas esti stimulata, ĝi ne faros tion! Ŝi tamen respondis, kaj kun kompletita ekzercaro iris al la instruistino.
" Mi finis, sed, ĉu…
- Vere? Montru al mi. "
Sen atendi ŝian respondon, ŝi marŝis al la komputilo, kaj koleriĝis: " Vi tute ne laboris! Kion vi provas? Ĉu vi pensas ke mi lasos vin eksteren, eble por viaj aĉaj drogoj?
- Ci ne aŭskultis kion mi provis diri. Mi faris ĉion surfolie, ĉar la blinkado dolorogis mian kapon. Sed kion mi volas diri…
- Vi farus plibone se vi uzus la komputilon.
- Eble, sed tiuj ekzercoj estas tro facilaj, mi timas ke mi perdos tempon en tiu grupo.
- Stultaĵo. Reiru al via komputilo kaj refaru ĉion, vi certe tut-malpravis kun via stulta papero. Reiru, aŭ mi vokos la estron, vi ne volas tion.
- Jes, jes, mi volas tion, voku lin mi petas.
- Reiru al via komputilo! REIRU! "
Ami retropaŝis sed ne reale timiĝis. Kvankam ŝi malamis socion, ŝi de ĉiam zorgis pri ĝiaj anoj, de for pro ĝenego, sed kun amo. Ŝi sentis ke tiu instruistino estis maladekvata, eble eĉ danĝera, por la gejunuloj, speciale por miskondutantoj. Ŝi iros al la estro, kaj se li ne kredas… Ba, unu morto pli aŭ malpli…
La instruistino malpermesis al ŝi foriri, kaptis ŝian haron, dolore tordigis ĝin, kaj forte puŝis ŝian kapon kontraŭ la ekrano. Lernejo por frenezuloj havas frenazaj instruistoj, Ami cinike pensis dum ŝi ekkoncentri por transformiĝi.
Blua lumo ĉirkaŭigis ŝin, kaj post kelke da sekundoj, ŝi estis transformita. Ekstere, nur ŝajnis ke siaj vestoj ŝanĝis, sed ŝi ankaŭ estis pli forta, pli dolorrezista, kaj, plej grave, ŝi povis uzi siajn povojn! Sed… ŝia malamiko ne estis nur frenezulo, verŝajne, kaj ŝi ankaŭ transformiĝis, en monstro, ne malpli! Ŝi liberiĝis kaj retroiris iome.
" Fik', mi ne prenis drogon hodiaŭ!
- Fistudento, malobeemo estas granda kulpo! Mi punos vin!
- Ne! Ci faraĉas kontraŭ tiuj lernantoj, pro tio MI punos cin!
- Ne staru tra la vojo del' Tenebroreĝlando! Ni prenos ilian vivenergion, ĉar ni bezonas ĝin, kaj se vi provas malpermesi tion, ni facile mortigos vin.
- Kial ci tiom parolas do? Ĉu ci volas doni al mi tempon por mortigi cin?
- Sufiĉe! Respondu: kiom da anguloj estas en kvinangulo?
- Kio? Kio estas tiu freneza demando?
- Eraron! Mi punos vin do! "
Super la malbela, ruĝhaŭta, malgrasa monstro kun nigraj unglegoj sur siaj fingroj kaj, malnormale, siaj ŝultroj, aperis folioj, kiujn ĝi alsendis al ŝi. Tia papero ne nur tranĉetus, Ami divenis, la folioj ŝajnis akregaj kaj malmolaj, do ŝi forsaltis kaj turnanta al ĝi, ĵetis nebulveziketojn, kiujn ŝia magio kreis. Ili blindigis kaj malvarmigis la malamikon. Ĝi estis monstro, tamen ĝi frosttremis kaj malfortiĝis.
Nelonge, malfeliĉe… Monstra mano kaptis ŝian kolon tiutempe. " Respondu!
- Kvin! "
Strange, la monstro lasis ŝin post ŝi bone respondis, sed tuj faris alian demandon. " Mi ne estas la filo de mia patro, kiel tio eblas?
- Ci estas filino.
- Kial la pomo falis el arbo?
- Pro tera gravito.
- Kun malpli ol kvindek vortoj, priskribu graviton.
- Kvazaŭ cia postaĵo, sed pli bela.
- Eraron! Mi punos vin! "
Ami bone sciis kio estas gravito, sed ŝia aĉa mallongtempa memoro ne permesus tiom longan respondon. Feliĉe, ŝi ne nur respondis por eviti punojn, sed por gajni tempon. Ĉiam dum la ekzameno ŝi marŝis kaj la monstro sekvis, nun ili estis en neokupita ĉambro, kie la batalo ne danĝerigos geknabojn. Ŝi frostmortigos ĝin, kiel ŝi mortigis tiujn dekstrajn politikulojn kiu lasis artistojn kiel ŝia patro vivi en malriĉeco, kaj knabetojn kiel ŝi kreski senestontece. Fidekstruloj kaj fimonstroj, la sama! Ŝi mortigos ĉiun!
Ami ĵetis pli da veziketojn al la monstro, kiu samtempe ĵetis akrajn foliojn al ŝi. La folioj frostiĝis kaj disfalis, sed la monstro ne laciĝis, kaj ŝi devis ĉesi sian atakon, kiam Usako subite eniris la ĉambron. " Forkuru Ami, mi zorgos pri tio! "
Damne! Ŝi certe ne bezonis handikapulojn apud, kiujn ŝi devos protekti! " Forkuru ci! Se mi miscelas ci eble mortos!
- Ne! Mi estas protektanto, mi savos vin! Lunspektra povo, transformu min! "
Plene okupita pro la malvarmaj nebulveziketoj alsenditaj al ĝi, la monstro ne vidis la neantaŭviditan luntiaron, kiu tuj mortigis ĝin. Ami krietis kiam la korpo dispolviĝis.
" Nu, certe estas bona, ke ĝi ne lasis kadavron, tiel nur la pordisto eble miros, sed pri iom da polvo, ne pri mortigita monstro!
- Ami, tio certe estis stranga afero, kion vi ĵus diris.
- Elbe, sed monstro ŝtelanta vivenergion kun cimitaj fidisketoj estas pli stranga.
- Ĉiaokaze, vi ankaŭ havas magiajn povojn, mi vidas. Tiuvespere, venu ĉe mia domo, Luna loĝas tie, ŝi scias ĉion pri la monstroj kaj niaj povoj.
- Usako, cia vizaĝo…
- Kio?
- Ci ŝajnas alie, rigardu cian reflekton en vitro.
- Vi pravas… ĉu Selor'Luno estas aliulo?
- Selor'Luno?
- Luna diris ke tio estas mia militnomo, sed mi ne pensis, ke mi tramsformiĝis en alia persono…
- Cia menso estas la sama, ĉu ne? Do ci estas la sama persono.
- Ne, mia menso ankaŭ malsamas, mi pensas ke mi estas mi, sed… estas kvazaŭ rigardi sen sunvitroj post surmeti ilin iomtempe. Pli luma, pli klara.
- Jes… ci parolas lerte, tiumatene ci parolis infane kaj malrapide. Se tio ne insultas cin, mi pensas ke ci suferas de mongolismo, ĉu?
- Malfeliĉe jes. Mi longe estis tre grave handikapita, sed kun tempo mi iom pliboniĝis. Mi neniam estos normala, tamen.
- Ne neniam. Ci nun montras neniun simptomon de mongolismo, cia vizaĝo kaj parolado ŝajnas tut-normalaj. Do Usako estas handikapulo, sed Selor'Luno ne estas. "
Selor'Luno gapadis kaj tuŝis sian broŝon. Tio ebligis ŝin uzi magiajn povojn, kaj faris ŝin pli inteligenta… ŝi neniam maltransformiĝos! Sed Ami divenis kion ŝi pensis, kaj avertis:
" Ci ne povas ĉiam restadi transformita, mi provis tion, kaj poste bezonis multajn tagojn por resaniĝi, tio grave kostas vivan energion. Plie, ciaj gepatroj ne rekonus cin, kaj ili timegos se ci ne reiras hejme. Mi volas koni cian amikon Luna, do ni bezonis iri tien.
- Sed mi ne volas plu esti stulta!
- Se ci scius kian stultaĵon mi foje faradas, ci neniam pensus ke ci estas stulta. "

Usako malfermis la pordon kaj eniris kun Ami. " Panjo, mi estas kun amiko, ni ludos kun Luna iomtempe! "
La patrino eliris el la kuirejo por renkonti la vizitanto, kaj videble malŝatis vidi ŝin.
" Usako, kion mi diris pri elekti viajn amikojn?
- Panjo! Ami ne estas malbonulo, ŝi estas nova, kaj novuloj bezonas amikojn.
- Ili, kiuj tiel vestiĝas ne volas amikojn.
- Sinjorino Tsukino, endiris Ami, Ci pravas, parte, mi nur deziris solecon, sed cia filino obstinis, pri ĉiu bezonanta amikojn, ŝi vere estas bona persono.
- Kaj vi? Ĉu vi estas bona?
- Mi ne mensogos al ci; ne, mi ne estas bona. Mi ne studis, mi prenis drogojn, kaj pro tio mi troviĝis en speciala lernejo, kun cia filino kiu ege penis kaj pliboniĝis dum mi nur detruis min mem.
- Tamen vi estas kun ŝi. Ŝi estas handikapa, ĉu vi volas ekspluati ŝian senkulpecon?
- Mi nur faraĉis kontraŭ mi mem, estas plua ialo por deziri ke tio neniam okazos al ŝi. Ŝi estas handikapa, ba, ŝi estas iom malrapida, mi pacienciĝos do.
- Mi malŝatas vin, sed vi studas kune, mi ne povas malpermesi al vi kunrenkonti. Sed sciu, se io ajn okazaĉas, tio kostos al vi pli ol vi povas imagi. "
Ami nun nur volis foriri, sed ŝi devis renkonti Luna, kiu sciis pri magio. Ŝi sekvis Usako en ŝia ĉambro. La junulino sidiĝis liten kaj prenis katon el la planko. Ami malsurmetis siajn botojn kaj sidiĝis apud. " Mi konas cin, ŝi diris al la kato, mi foje lasis nutraĵon en la strato por ci.
- Vi jam konas Luna?
- Eble, mi ne pensas ke du katoj povas tiel samŝajni, sed mi eblas erari. Ĉu ci lasas ĝin ekstere?
- Jes, sed ŝi loĝis tie de mallonge.
- Ŝi ĉiam ŝajnis serioza, zorganta pri tre grava serĉo. Do ĝi estas Luna?
- Jes. Mi preskaŭ kriegis kiam mi aŭdas ŝin paroli!
- Ŝi parolas?
- Jes, alie ŝi ne dirus iom ajn al ni! Luna, tiu estas Ami, kiu havas similajn povojn kiel la miaj. "
La kato ne parolis. " Luna, kial vi silentas? Estas tre grava afero! Ni bezonas vin!
- Eble ŝi ne povas paroli iam ajn?
- Vi ne kredas min, ĉu?
- Mi ne kredas, kaj ne malkredas. Ĉio eblas, ĉu ni ne havas magiajn povojn kaj kombatas monstrojn? Eble ŝi tuj ne fidas min. Parolantaj katoj certe trafus problemojn se oni scius pri ilia mirindaĵo.
- Luna, mi diras veron. Ami estas Selora militistino, ŝi kreis nebulaĵon por kontraŭi monstron kiu uzis fidisketojn al la lernejo.
- Nebulaĵo? Luna subite diris. Nebulaj veziketoj?
- Jes! Jes! Veziketoj, kiuj faris nebulon kaj malvarmon.
- Mi konas tion. Do, ni trovis nian duan militistinon. Ami, Selor'Merkuro.
- Merkuro? Ami demandis, mi ne imagis…
- Vi povas uzi viajn povojn, sed vi ne scias kiun vi estas?
- Fakte ne. Sed Merkuro… mi uzas tion por ret-alnomon, mi eĉ desegnis la merkuran simbolon sur miaj havaĵoj, vidu.
- Nu… vi havas pipon kun tiu simbolo… kial do junulino bezonas pipon?
- Eeeh… ci ne volas scii. Do, ĉu ci scias la celon de miaj povoj?
- Jes. Vi ambaŭ estis, en tre fora estinteco, gvardianoj de la Luna Princino, nomita Sereneco. Viaj povoj servis ŝian protekton, por la Lunreĝlando. Nun vi devas trovi ŝin kaj viajn aliajn amikojn, kaj kun viaj povoj povos kombati la malamikon kaj savi la teron.
- La Tenebroreĝlandon?
- Mi scias tre malmulte pri la malamiko. Ami, ĉu vi vere povas transformi sen transformilo?
- Verŝajne, jes, mi ne sciis ke transformiloj ekzistis.
- Mi donos unu as vi, eble vi estos eĉ pli forta uzanta ĝin. "
Baldaŭ, Ami eksciis ke Luna nur sciis iometon pri ĉio, sed tio jam estis pli ol ĉion ŝi sciis! Kiam ŝi foriris, ŝi kaŝis en dorsosako bluan transformilon, kiun ŝi uzos ĉi vespere, teste.

Ĉapitro tri